Navigado

Sarlando

Flag de-saarland 300px.png

Sarlando, germane Saarland [zarlant], estas federacia lando en la okcidento de Germanio, ĉe la limo kun Francio.

Enhavo


Historio

Kvankam Sarlando ĉiam estis loĝata de germanoj, ĝi dum du periodoj estis sub politika regado de Francio.

Sekve de la Traktato de Versajlo de 1920 ĝis 1935 la Sar-regiono estis, kvankam plu parto de la Germana Regno, laŭ internacia juro administrata de la Ligo de Nacioj, praktike de Francio. Post referendumo en 1935 ĝi estis reunuigita kun (tiam nazia) Germanio.

De 1945 ĝis 1957 la Sar-regiono (iomete pli granda ol antaŭe) estis denove administrata de Francio. La ĉefministroj de Francio kaj Germanio, Pierre Mendès-France kaj Konrad Adenauer, interkonsentis doni al ĝi statuson de sendependa ŝtato, sed la loĝantaro en denova referendumo en 1955 malakceptis tion. Sekve de tio la Sarlando membriĝis al la Federacia Respubliko Germanio (jure 1957, plene efektive 1959).

Faktoj

  • Areo: 2.569 km 2
  • Loĝantaro: 1,04 milionoj
  • Ĉefurbo: Saarbrücken

Aliaj urboj

Eksteraj ligoj

Ekstera ligilo  http://www.saarland.de
Ekstera ligilo  http://www.statistik.saarland.de
Ekstera ligilo  http://usa.usembassy.de/etexts/ga4-460906.htm

Esperanto en Sarlando Sarlanda E-o Ligo


Germanio
Ĉi tiu artikolo pri "Sarlando" ankoraŭ estas ĝermo pri Germanio. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.


Germany Laender Saarland.png
Coa de-saarland 300px.png
Saarland map.png

Landoj
Anhalto · Badeno · Bavario · Brunsvigo · Bremeno · Hamburgo · Hesio · Lipo · Lubeko · Meklenburgo-Schwerin · Meklenburgo-Strelitz · Oldenburgio · Prusio · Saksio · Ŝaŭmburgo-Lipo · Turingio · Waldeck · Virtembergo
Mapo de la Vajmara Respubliko
Aliaj
Sarlando (Speciala statuso sub Ligo de Nacioj)

v  d  r
Federaciaj landoj de Germanio
Baden-Virtembergo · Bavario · Berlino · Brandenburgio · Bremeno · Hamburgo · Hesio · Meklenburgo-Antaŭpomerio · Malsupra Saksio · Nordrejn-Vestfalio · Rejnland-Palatinato · Sarlando · Saksio · Saksio-Anhalto · Ŝlesvig-Holstinio · Turingio
Flago de Germanio


[1] All Pages
[2] Hazarda paĝo
[3] Desktop View
| Vidi historion
powered by Sevenval